Publikigaj notoj pri Batalo por Vesnot' 1.2
23-a decembro 2006. La teamo de Batalo por Vesnot' fiere publikigas la version 1.2 de Batalo por Vesnot', la libera turna strategia ludo de fantasta medio kun rol-ludaj elementoj. La ludon oni povas elŝuti por Vindozo, Mac OS X, kaj diversaj GNU/Linuksaj distribuaĵoj.
Novaĵoj en Vesnot' 1.2
La sol-ludanta reĝimo havas novan lernilon kaj 3 novajn kampanjojn: Du fratoj, La suda gardo, kaj Sub la brulantaj sunoj. La unua estis intence desegnita kiel facila por komencantaj ludantoj. La lasta okazas en la medio iom malsama ol la tipaj Vesnotaj kampanjoj, kaj ĝi enhavas kelkajn ŝanĝojn de la reguloj de ludo. La estantaj kampanjoj enhavas novajn scenejojn, dialogojn, aĵojn, kaj nedevigajn bonusajn celojn. La re-ludo de konservitaj ludoj estis ege plibonigita; oni povas montri unuopajn turnojn, navigi tra la re-ludo, kaj (mal)ŝalti la batalan nebulon laŭvole.
La plurludanta reĝimo havas novajn ecojn pligrandigantajn la agrablecon de la interreta aŭ loka reta ludo. Ĝi ebligas la turnan tempo-limon, sendi privatajn mesaĝojn al amikoj, kaj malpermesigi la nevolatajn uzantojn per IP adresoj. La plurludanta atendejo nur montras detalajn informojn pri la ekzistantaj ludoj. Kelkaj novaj plurludantaj mapoj estis ankaŭ aldonitaj.
Aliaj ŝanĝoj en la enhavo de la ludo inkluzivas novajn milit-unojn, novajn tipojn de tereno, kaj pluan balancigon de la ecoj kaj eblecoj de milit-unuoj. Ni aldonis la progres-barojn al la plej gravaj ŝargaj lokoj de la ludo. Ni ankaŭ aldonis iom da bonega nova muziko, kaj multajn novajn muzik-efektojn. La en-luda helpilo estas ankaŭ reorganizita kaj plibonigita.
Unu granda ŝanĝo estas la grava revizio de niaj bildoj de figuroj; ĝi koncernis preskaŭ ĉiujn milit-unuojn krom drakoj, mar-homoj, kaj serpentoj; celante igi plejmultoj de la milit-unuoj al la kongrua stilo kaj ĝusta grandeco. Rezulte de tio la (reviziitaj) milit-unuoj apartenantaj al malsamaj teamoj nun montras iliajn team-kolorojn sur vestaĵoj kaj flagoj. Ni ankaŭ komplete anstataŭigis la bildojn reprezentantajn atakojn de la milit-unuoj. Estas kelkaj novaj portretoj kaj rakontaj bildoj, kelkaj plibonigoj al teren-grafiko (precipe novaj montoj, kaverno, kasteloj/tendaroj, marĉoj, kanjonoj, kaj tropikaj arbaroj, kaj kelkaj aliaj).
Evoluigantoj kaj modifantoj povas ĝui la novajn ecojn de WML (Vesnot-mark-lingvo), inter alie la kreadon de propraj eblecoj, modifadon de ecoj, pli detalajn eventojn, eblecon skribi propran AI en Python. Plue, ni aldonis la bazan kod-subtenon por animaĵoj de irado, naĝado, mortado, kaj aliaj agoj; farante tion ni ege purigis na WML por priskribi animaĵojn, farante ĝin ege pli kongrua.
Batalo por Vesnot' nur subtenas ankaŭ la lingvojn skribatajn el dekstre maldekstren. Aperis novaj pola kaj norvega tradukoj, kaj multaj nekompletigitaj. Entute estas prilaborataj 35 tradukoj; bonvoli aliĝi kaj helpi fini la nekompletajn tradukojn por la estontaj aldonoj.
Versio 1.2 inkluzivas la ludadan retrokuplan mekanizmon. Ludantoj povas permesi al la programo sendi anonimajn statistikojn de iliaj sol-ludantaj progresadoj al nia servilo - tio donas al aŭtoroj de la kampanjoj informon bezonatan por balancigi la facilecon de iliaj kampanjoj.
Elŝuto
Batalo por Vesnot' akireblas sub la Ĝenerala publika permesilo de GNU (GPL). La fonto-kodo estas akirebla de wesnoth.org, kie oni trovos ankaŭ instruojn por bildigi la fonton sur diversaj operaciumoj. Pretaj pakaĵoj estas ankaŭ akireblaj por la plej popularaj operaciumoj.
- Fonto-kodo (71.4 MiB)
- Vesnot' por MS Windows (58.5 MiB)
- Vesnot' por Mac OS X (73.0 MiB)
La ĝisdatan informon pri elŝuteblaĵoj oni trovos ĉe la paĝo Download.
Se vi elŝutis la antaŭajn versiojn de la ludo, eble povus esti interese por vi elŝuti nur la xdelta dosierojn.
Pli da informoj
- Plena ŝanĝ-protokolo (angla, tre longa)
- Oficiala retpaĝo de Vesnot' (angla)
- Publikigaj notoj pri Vesnot' 1.0
